Magejo estas liber-programara operacia sistemo bazita sur GNU/Linukso. Ĝi estas komunuma projekto, subtenita de neprofitcela organizo kiu konsistas el elektitaj kontribuantoj.
Nia celo: krei bonegajn ilojn por homoj.
Pli ĝuste ol transdoni sekuran stabilan kaj daŭrigeblan mastruman sistemon, la celo ankaŭ fariĝos kaj subtenas kredindan kaj rekonatan komunumon en la libera programaro.
Ĝis nun, Magejo:
- naskiĝis septembre 2010 kiel forko de Mandrivo Linukso,
- arigis centojn da zorgemaj individuoj kaj plurajn firmaojn el la tuta mondo, kiuj kun-produktas la substrukturon, la distribuaĵon mem, la dokumentaron, faras la disdonon kaj donas subtenon, per liber-programaraj iloj;
- publikigis ok gravajn stabilajn eldonojn en junio 2011, en majo 2012, en majo 2013, en februaro 2014, en junio 2015, en julio 2017, en junio 2019 kaj en februaro 2021
Mageia.Org
estas franca (pariza) leĝa persono subtenanta la Magejan projekton.- Statuto kaj Regad-reguloj de Mageia.Org;
- financo-raportoj, donantoj.