Magejo estas sociala programaro
- Kiel komunumo ni alte taksos niajn uzulojn. Ni ĉiam havos kontakton kun nia uzularo ĉar ili estas parto de la komunumo samkiel programistoj kaj organizantoj.
- Ni pensas ke niaj plej gravaj aktivoj estas kaj homoj kaj la komunumo.
- Ni ĉiam estos komunuma distribuaĵo kiu alte taksos la komunumajn kontribuojn.
- Ni ĉiam estos inkluda distribuaĵo kiu certiĝos pri tio ke ĉiuj membroj de la komunumo estas aŭskultataj.
- Ni tre estimas amikecon kaj pro tio ni stimulos socialajn interrilatojn inter membroj de la komunumo.
- Ni alte taksas integrecon, komunumon, konfidon kaj ĉiam defendos la plej altajn etikajn normojn.
- Ni ĝuos super io ajn nin mem :-).
- Ni penos por tenadi la bonvolon kaj nia kaj de la plivasta komunumo de nefermita fontteksta programaro.
- Ni helpos unu la aliajn. Kiam io ne estas ĝusta ni faros la adekvatajn paŝojn por trovi plibonan solvon kaj uzi ĝin.
Magejo estas potenca teknologio
- Ni, kiel libera programaro kaj kiel operacia sistemo, senhalte novigos por daŭre esti progresanta komputada teknologia elekto.
- Ni havos la lastajn ĝisdatigojn de la nerfemita programaro kaj elektos ekvilibron inter moderneco kaj fidindeco en niaj publikigoj.
- Ni tenados la vivoforton de nia komunumo kun la celo esti avangardo per la kunlabora programado.
- Ni kuraĝigos niajn uzulojn por esti tiel lertaj kiel eble pri iliaj komputiloj.
- Ni penos por ke nia programaro estu facile uzebla. Ni havigos kompletan aron da novigadoj por novuloj sed ankaŭ por spertuloj.
Magejo estas scio
- Programaro estas grava parto de niaj ĉiutagaj vivoj, en preskaŭ ĉiuj interagadoj hejme kaj tra la tuta mondo estas komputil-kodo. Ni penos por kompreni ĝin kaj kiel ĝi funkcias en niaj ĉiutagaj vivoj.
- Ni donos potencon al nia uzantaro malmitigante altajn teknologiojn.
- Ni agnoskas ke ni estas homoj. Fiaskoj kaj mankoj okazas. Ni prenos tion en konsideron en nia programaro, en niaj vivoj kaj en niaj streboj al feliĉo. Ni evoluos.
- Ni kredas ke ne estas io tiom bela kiom kompreni la programaron uzatan ĉiutage. Do, ni malferme edukos homojn pri libera programaro, nia komunumo kaj nia operacia sistemo.
Magejo estas kvalito
- Magejo baziĝos sur bonaj postuloj pri kvalito/stabileco.
- Magejo plenumos la normojn de la nefermita fontteksta programaro.
- Magejo ĉiam respektos alt-sekurecajn kaj privatecajn normojn/teknologiojn por protekti la datumojn de ĝiaj uzuloj.
Magejo estas malfermaj rilatoj
- Ni garantios la estontecon de la distribuaĵo per ĝia komunumo.
- Ni kunlaboros kun aliaj liberprogramaraj distribuaĵoj kaj kerno-programistoj per kodo-kontribuoj.
- Ni laboros kune kun aliaj nefermitaj fonttekstaj projektoj.
- Ni bonvenigos komercajn firmaojn kiel parton de nia komunumo.
- Magejo ĉiam baziĝos sur nefermita fontteksta programaro. Tamen, ĝi ĉiam estos malferma al neliberaj kontribuoj por havigi alternativojn al niaj uzulaj bezonoj kaj atendoj.
- Magejo ĉiam estos kolektiva, internacia kaj organiza projekto reprezentanta niajn diversecan komunumon.